György Gurics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Gurics
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1929 (1929-01-27)
en Dunapentele
Morto 10-an de septembro 2013 (2013-09-10) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Erzsébet Pásztor
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnisto
vdr

György Gurics [djordj guriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gurics György estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

György Gurics[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1929 en Dunapentele, li mortis la 10-an de septembro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gurics frekventis bazlernejon loke, mezlernejon en Adony. Li akiris seruristan licencon en Budapeŝto, en 1960 trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis en 1964, lia edzino naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1951-2009.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

György Gurics estis futbalisto ekde 1943 en Dunapentele, luktisto ekde 1948 en Budapeŝto. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1951-1961 en klasik-stila luktado, sepfoje en liberstila luktado inter 1949-1958, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1952-1963. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun bronza medalo (1952), krome en mondĉampionumo en 1961 li estis la unua en klasik-stila luktado. Ekde 1960 li estis ankaŭ trejnisto. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1964.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]