György Gyurikovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
György Gyurikovits
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1780 (1780-07-12)
Morto 25-an de junio 1848 (1848-06-25) (67-jara)
en Pezinok
Information icon.svg
vdr

György Gyurikovits [djordj djurikoviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gyurikovits György estis hungarlandano, juristo, juĝisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1832).

György Gyurikovits [1] naskiĝis la 12-an de julio 1780 en Hungara reĝlando, en Ivanócz (nuntempa Ivanovce en Slovakio). Li mortis la 25-an de junio 1848 en Bazin (nuntempa Pezinok en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gyurikovits frekventis lernejojn en Supra Hungarujo, poste en ĉeflernejo de Nagykőrös, kie li eklernis hungare en 1799. En 1802 li eklaboris ĉe parenca grafa familio, poste li havis diversajn ŝtatajn postenojn. Inter 1825-1839 li estis deputito parlamenta, poste li estis juĝisto. Menciindas lia impona biblioteko.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De situ et ambitu Slavoniae et Croatiae, quem critice illustravit et de eo in usum croatorum latine disseruit (1844)
  • Illustratio Critica situs et ambitus Slavoniae et Croatiae (1847)
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]