György Hidas-Herbst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Hidas-Herbst
György Hidas-Herbst
György Hidas-Herbst
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1914 (1914-04-16)
Morto 14-an de aprilo 1992 (1992-04-14) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano István Hidas
Okupo
Okupo dirigento
vdr

György Hidas-Herbst [djordj hidaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hidas-Herbst György estis hungara korusestro, kantoro, instruisto.

György Hidas-Herbst[1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1914 en Pilisvörösvár, li mortis la 14-an de aprilo 1992.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Hidas-Herbst apartenis al la germana minoritato de la lando. Post la kutimaj lernejoj li akiris pedagogian diplometon en Esztergom, poste li instruis en Pilisszentkereszt, poste en Pilisszentiván. En 1937 li ricevis pedagogian statuson en sia naskiĝurbo. En la 1950-aj jaroj li akiris pli valoran pedagogian diplomon. Tiutempe li establis la lokan koruson, aliĝis al la minista koruso kaj li estis estrarano de la hungarlandaj germanoj, fine li estis kantoro. Li kolektis germanajn popolkantojn kaj li establis germanan dancgrupon, kiun li gvidis 25 jarojn. Plej ofte li akompanis la muzikon per akordiono. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo. La unua edzino naskis sesfoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]