György Jáky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Jáky
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1930 (1930-01-08)
en Győr
Morto 26-an de septembro 2008 (2008-09-26) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo
vdr

György Jáky [djordj jAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jáky György estis hungara arkitekto, pentristo.

György Jáky[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1930 en Győr, li mortis la 26-an de septembro 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Jáky maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1948, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1952. Inter 1952-1990 li laboris en diversaj ŝtataj arkitekturaj atelieroj, inter 1954-1960 li frekventis vesperajn pentristajn lernejojn. En 1962 li revenis al sia naskiĝurbo, en la sekva jaro krom la arkitekturaj laboroj li estis aktiva pentristo. En 1969 li studvojaĝis al Parizo. Depost la socialismo (1990) li iĝis privata arkitekto. Li ricevis arkitekturajn kaj artajn premiojn inter 1971-1989. Li edziĝis en 1961, lia edzino naskis 2 filojn (1963, 1967).

Liaj arkitekturaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj pentraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Akt (krajona desegnaĵo)
  • Hajóroncs (olea pentraĵo)
  • Alkonyati ködfátyol (akvarelo)
  • Almádi móló (pentraĵo)

Liaj solaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Győr (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.