György Jánosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Jánosi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1954 (1954-01-21) (70-jaraĝa)
en Szekszárd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Garay János Gimnázium • Universitato de Debrecen vd
Partio Hungara Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Jánosi [djordj jAnoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jánosi György estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, profesoro.

György Jánosi [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1954 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Jánosi abiturientis en 1972 en sia naskiĝurbo, poste li laboris jaron, poste li soldatiĝis. Li akiris diplomojn en 1979 en Universitato de Debrecen, en 1985 en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd. Li doktoriĝis en 1985 kaj 1986. Pli frue li ankaŭ instruis inter 1979-1983 en altlerneja kampuso en Szekszárd, kie li estis docento, poste katedrestro.

Li edziĝis en 1982, poste li havis 2 filinojn. Li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio en 1984, al Hungara Socialista Partio en 1989, li ricevis ankaŭ partiajn taskojn kun postenoj. En 1991 li iĝis parlamenta deputito ĝis 2006, dume en 1994 li estis subministro duonjaron. Li estis ministro pri junularo kaj sporto en la jaroj 2002 kaj 2003 en Kabineto Medgyessy.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szórakozás történelmi funkcióváltozásai (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]