Gheorghe Ioanovici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el György Joannovics)

IOANOVICI Gheorghe (JOANNOVICS György) estis hungara politikisto, publicisto, lingvisto ano de MTA naskita en Temeŝvaro la 24-an de novembro 1821 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de januaro 1909.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gheorghe Ioanovici studis en Pest (urbo) kaj Pozono, en 1842 li faris ekzamenon de advokato kaj komencis karieron de publika vivo. Li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. En 1847–48 li estis sendito de sia naskiĝurbo en la landkunveno, en 1849 sekonprefekto de departemento Krassó-Szörény (reĝa departemento). Post la falo de liberecbatalo li rifuĝis en Turkion, sed post unu jaro revenis. Oni arestis lin kaj kondamnis al 12 jaroj de malliberejo. Li estis en kaptiteco de 1854 en Peŝto, poste en Olmütz, sed okaze de la ĝenerala amnestio de 1857 oni lasis lin libera. En la jaroj 1860-aj li estis fervora publicisto (Magyarország, Ország, Pesti Napló), en 1865 li denove iĝis deputito. En 1867 li estis ŝtatsekretario.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adalékok a magyar szóalkotás kérdéséhez (Pest, 1870);
  • Az ik-es igékről (Bp., 1877);
  • Értsük meg egymást az orthologia s neologia ügyében (Bp., 1882);
  • Szórendi tanulmányok (Bp., 1887).

Fonto[redakti | redakti fonton]