György Klapka (negocisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Klapka
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1928 (1928-12-24)
en Budapeŝto
Morto 4-an de januaro 2017 (2017-01-04) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Zsuzsi Mary
Okupo
Okupo koreografo • dancistoentreprenisto
vdr

György Klapka [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klapka György estis hungara baletisto, koreografo, negocisto.

György Klapka [1] Arkivigite je 2017-01-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de decembro 1928 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de januaro 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Klapka estis soldato en fino de la 2-a mondmilito, sed li sukcese rifuĝis. Li lernis komence aktoran arton en privata lernejo de Kálmán Rózsahegyi, poste baleton. Ĝis 1970 li faris dancajn turneojn en la mondo escepte Aŭstralion, poste li dikiĝis. Dum tiu periodo li konstante kontrabandis diversajn varojn, kiuj mankis en la socialismo, eĉ li kontrabandis homojn el Orienta Germanio al Okcidenta Germanio. Li estis kondamnita je morto pro homkontrabando (sen ĉeesto) en Orienta Germanio, tial li restis en Okcidenta Germanio ĝis fino de la socialismo. En Düsseldorf li estis negocisto pri komerco de gemoj. Hejmenveninta al Hungario li tuj iĝis interesa figuro de la televizioj, li aranĝis senpagajn tagmanĝojn por la malriĉuloj. Li okupiĝis pri komerco de oroj, gemoj kaj juveloj, krome kiel ŝatokupo li plantis 8000 juglandujojn en vilaĝoj Magyarkeresztúr, Rábcakapi kaj Osli. Li restis aktiva ĝis sia abrupta morto.

Li edziĝis kvinfoje, resume li havis 5 gefilojn [2].

Fontoj[redakti | redakti fonton]