György Kolonics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Kolonics
György Kolonics
György Kolonics
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1972 (1972-06-04)
en Budapeŝto
Morto 15-an de julio 2008 (2008-07-15) (36-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

György Kolonics [djordj koloniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolonics György estis hungara kanuisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, 15-foja mondĉampiono.

Statuo pri György Kolonics

György Kolonics[1] naskiĝis la 4-an de junio 1972 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de julio 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kolonics estis kanuisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 57-foje inter 1991-2007 individue, duope aŭ kvarope. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun po unu oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua 15-foje inter 1993-2007. Li mortis dum trejnado antaŭ partopreni en Somera Olimpiko 2008. Post la olimpiko li volis fini sian aktivan sportan karieron, samtempe li planis la edziĝon. Liaj oftaj partneroj en kanuo estis György Kozmann (kanuisto) kaj Csaba Horváth (kanuisto). Li ricevis premiojn ekde 1995, la lastan jam postmorte en 2008.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]