György Konrád
György Konrád | |||||
---|---|---|---|---|---|
prezidanto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
György Konrád | |||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1933 en Debrecen | ||||
Morto | 13-an de septembro 2019 (86-jara) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Farkasrét Jewish cemetery [#] | ||||
Lingvoj | hungara [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd [#] | ||||
Partio | Alliance of Free Democrats [#] | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Eva Konrad Hawkins [#] | ||||
Infanoj | 5 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • eseisto • sociologo • ĵurnalisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
György Konrád [djordj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Konrád György estis hungara verkisto, politikisto kaj sociologo.
György Konrád naskiĝis la 2-an de aprilo 1933 en Debrecen, li mortis la 13-an de septembro 2019 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Konrád devenis el juda familio, post la naskiĝo li vivis kaj frekventis lernejon en Berettyóújfalu. Post la 2-a mondmilito nur familio Konrád restis viva el la judoj en Berettyóújfalu. György Konrád studis en kalvinana kolegio en Debrecen, poste en gimnazio en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956. Dum la studentaj jaroj lia eseo aperis en revuo. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, pro tio poste 2 jarojn li ne havis laborlokon. Poste li eklaboris, precipe kiel sociologo. Li ofte kritikis la socialismon, tial en 1973 li denove ne havis laborlokon. Spite tion, li ofte havis eblecon vojaĝi al Ameriko kaj Okcidenta Eŭropo. En 1988 li aktive politikadis, poste li estis parlamentano. Laŭvice li havis 3 edzinojn kun 5 gefiloj. Li ricevis premion Kossuth en 1990, inter 1983-2007 ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- romanoj, ekzemple A látogató (La vizitanto) 1969;* A városalapító (La urbofondinto) 1973 sed la apero okazis en 1977 (poste en 1992); Elutazás és hazatérés (Forvojaĝo kaj reveno) membiografia romano 2001
- eseoj
- liaj verkoj aperis ne nur hungare, sed ankaŭ angle, ĉeĥe, dane, finne, france, germane, hispane, itale, nederlande, norvege, ruse, serbe