György Korompay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Korompay
Persona informo
Naskonomo Krompecher György
Naskiĝo 3-an de januaro 1905 (1905-01-03)
en Budapeŝto
Morto 4-an de septembro 1991 (1991-09-04) (86-jaraĝa)
en Galyatető
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Ödön Krompecher
Parencoj Frigyes Schulek
Okupo
Okupo arkitektoinstruisto
vdr

György Korompay [djordj korompai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korompay György estis hungara arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto, arkitekturhistoriisto. Lia origina familia nomo estis Krompecher ĝis 1941, lia patro estis Ödön Krompecher.

György Korompay (staranta tuj maldekstre)

György Korompay[1] naskiĝis la 3-an de januaro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de septembro 1991 en Mátraszentimre (en ties ferieja loko Galyatető).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Korompay maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1928, pli poste li studis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li estis asistanto en la teknikuniversitato, kie li doktoriĝis en 1940. Post 2 jaroj lia instrua rango estis plialtigita. En 1944 li estis gvidanto de taĉmento el studentoj, kiuj sekvis la ordonon kaj rifuĝis al nazia Germanio, tamen al la okupita Danio. La grupo hejmenvenis en 1947 kaj daŭris la lernadon. Pro tiu ago li estis neglektita dum la socialismo. En 1952 li estis transmetita al ŝtata arkitektura entrepreno. Inter 1957 kaj 1975 li estis institutestro, poste li pensiuliĝis. Intertempe en 1967 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn nur en 1957 kaj 1977.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A városi főterek kialakulása (disertaĵo, 1940)
  • A Kárpát-medence középkori településformáinak kialakulásáról (1941)
  • Veszprém városképi és műemléki vizsgálata (1954)
  • A városépítészet esztétikai alapismeretei (1959)
  • A városépítészet esztétikai vizsgálata - (disertaĵo, 1960/1964)
  • Főterek kialakulása a késő feudalizmus korában (1965)

Elektitaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A városrendezés korszerű kérdései (studenta lernolibro, 1942)
  • Városépítéstan (studenta lernolibro, 1951)
  • Községrendezési irányelvek - Módszertani tanulmány (studo, 1956/1957, 1958, 1961)
  • Települések zöldterület-ellátása – Módszertani munkák (1966/1969)
  • Településtervezési irányelvek és mutatószámok (Lakóterületek) – Módszertan és példatár 1971/1973)
  • Kereskedelmi létesítmény-ellátás - Tervezési irányelv és mutatószámok (1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]