György Krivátsy Szűts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Krivátsy Szűts
Persona informo
Naskonomo Szűts György József Lajos
Naskiĝo 20-an de marto 1892 (1892-03-20)
en Győr
Morto 6-an de junio 1975 (1975-06-06) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo arteriosklerozo
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

György Krivátsy Szűts [djordj krivAĉi sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krivátsy Szűts György estis hungara pentristo, instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Krivátsy Szűcs kaj Krivátsy-Szűts.

György Krivátsy Szűts [1] naskiĝis la 20-an de marto 1892 en Győr, li mortis la 6-an de junio 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Krivátsy Szűts akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Benczúr, Tivadar Zemplényi kaj Károly Ferenczy. Li daŭrigis la lernadon en fino de la 1910-aj jaroj en Artistkolonio (Szolnok), kie lia majstro estis Adolf Fényes. Ĝis 1921 li instruis en piarista gimnazio en Budapeŝto. Inter 1924 kaj 1940 li havis privatan lernejon por pentristoj. Pro malsano li ne plu pentradis. En 1927 li establis vendejon pri artaĵoj. Inter 1940-1944 li havis ekspoziciejon, kie li aranĝis 62 ekspoziciojn por 200 artistoj. La ekspoziciejo detruiĝis dum la mondomilito, tial poste li plene retiriĝis. Lia pentraĵo ricevis premion en 1922.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Önarckép
  • Fekvő női akt
  • Mocsaras táj (1912)
  • Fehér börtön (1922, premiita)
  • Ave Maria (altara bildo de Preĝejo Koro de Jesuo (Hegyvidék) (1923)
  • Ablaknál
  • Tiszapart
  • liajn kreitajn memortabulojn vidu malsupre!

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.