György Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vidu ankaŭ György Lukács (esperantisto)
György Lukács
Lukács György.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Löwinger György Bernát
Naskiĝo 13-an de aprilo 1885 (1885-04-13)
en Budapeŝto
Morto 4-an de junio 1971 (1971-06-04) (86-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Eötvös Loránd
Profesio filozofo, politikisto, verkisto, universitata profesoro, sociologo, literaturkritikisto
Lingvoj hungara lingvo
Familianoj
Infano Ferenc Jánossy
v  d  r
Information icon.svg

LUKÁCS György (pr. Lukaĉ ĝoerĝ) pli konata internacie kiel Georg Lukács, plengermannome Georg Bernhard von Lukács von Szegedin (kaj en la hungara szegedi Lukács György Bernát (naskita Löwinger György Bernát je la 13-a de aprilo 1885 en Budapeŝto, mortis je la 4-a de junio 1971 en Budapeŝto) estis hegelisma kaj marksisma filozofo, unu el la plej gravaj tiukampe en la 20-a jarcento.

Li patro estis József Lukács (naskigis kiel Löwinger), direktoro de la Hungara Ĝenerala Kreditbanko. Lia patro ricevis la nobelan rangon en 1899 kun nobla nomo „szegedi” (Segeda).

György Lukács lernis juron en Budapeŝto, poste li plulernis en Berlino. Lia unua libro aperis en 1910, krome li verkis artikolojn ekzemple al Nyugat. En 1918 li aliĝis al la hungaraj komunistoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis vicministro kaj komisaro. Post la politika fiasko li rifuĝis al Vieno. Baldaŭe li vivis en Sovetunio, kie li arestiĝis. En 1945 li hejmenvenis.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.