György Lukács (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el György Lukács (juristo))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon György Lukács.
György Lukács
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1865 (1865-09-10)
en Oradea
Morto 28-an de septembro 1950 (1950-09-28) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Lukács György
Infano Miklós Lukács
Parencoj Péter Perényi
Okupo
Okupo politikistoesperantisto
vdr

Doktoro LUKÁCS György [lukaĉ djodj] estis hungara, juristo, politikisto, ministro.

György Lukács naskiĝis la 10-an de septembro 1865 en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio). Li mortis la 28-an de septembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Lukács post lernado komencis sian karieron en ministerio pri enlandaj aferoj de 1887 ĝis 1897. Li sukcese strebis por matrikulado en ŝtataj oficejoj (pli frue tio okazis en preĝejoj). En 1895 oni enkondukis je lia propono la ŝtatan matrikuladon. Ekde 1897 li plenumis la postenon kiel departementestro de Békés kaj de 1901 ankaŭ de Hódmezővásárhely, kie li sukcese laboris kontraŭ movadoj de malriĉaj kamparanoj. De 18-a de junio 1905 ĝis 6-a de marto 1906 li estis ministro pri religioj kaj publikinstruado en la registaro de Géza Fejérváry. Inter 1910-1931 li estis deputito parlamenta, dume li havis poziciojn ankaŭ en eksterlandaj organizoj. Li estis patrono de HES. Dum la UK 1929 en Budapeŝto li malfermis per parolado la Someran Universitaton.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A francia közigazgatás szervezete (1894)
  • Az állami anyakönyvekről szóló törvény magyarázata (1895)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.