György Márkus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Márkus [djordj mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus György estas hungara filozofo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990).

György Márkus [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Márkus frekventis universitaton en Moskvo. Post la diplomo li instruis en Budapeŝto en ELTE inter 1957-1965, krome li havis postenon en filozofia akademia instituto. Li apartenis al adeptoj de György Lukács. En 1968 ankaŭ li protestis pro okupado de Ĉeĥoslovakio, tial li estis forigita el la unusola partio. En 1973 li estis forigita el la laborejo, tial li migris al Aŭstralio en 1977. Li daŭris la instruadon en Universitato de Sidnejo. Li ricevis hungarajn premiojn en 1966 kaj 2005.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Logikai-filozófiai értekezés tradukita de Ludwig Wittgenstein, 1963
  • Irányzatok a mai polgári filozófiában (1972)
  • Diktatúra a szükségletek felett (Diktaturo super la necesoj), (1983) kunaŭtoro
  • Kultúra és modernitás (1992)
  • Culture, Science, Society: The Constitution of Cultural Modernity (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]