György Matolcsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Matolcsy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1955 (1955-07-18) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Vajda Zita
Parencoj Miklós Matolcsy
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

György Matolcsy [djordj matolĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Matolcsy György Huba estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto. György Matolcsy [1] naskiĝis la 18-an de julio 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Matolcsy abiturientis en sia naskiĝurbo en 1973, poste li studis en Ekonomia Universitato pri Marx Károly, kie li akiris diplomon en 1977. Post lernado li laboris unu jaron en instituto, poste en la ministerio pri financo, fine denove en alia instituto, dume en 1981 li doktoriĝis. Li aliĝis tiutempe al la komunistoj. En 1990 duonjaron li estis subministro. Inter 2000 kaj 2002 li estis ministro pri ekonomio (same inter 2010 kaj 2013), inter tiuj tempoj li gvidis instituton. Li estis elektita parlamenta deputito en 2006 kaj 2010. Ekde 2013 li estas bankestro de la Hungara Nacia Banko. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lábadozásunk évei (1991)
  • Sokk (vagy kevés?) (1998)
  • Élő emlékeink (2003)
  • Éllovasból sereghajtó (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]