György Pálos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Pálos [djordj pAloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálos György estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Patrovits [patroviĉ].

György Pálos [1] naskiĝis la 8-an de majo 1920 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Pálos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1940. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), sed iom poste li soldatiĝis. Post la militkaptiteco li povis hejmenveni nur en 1948, poste li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), ekde 1952 al Teatro de Hungara Armeo. En 1962 li malsanuliĝis, post 3 jaroj la kuracistoj jam malpermesis la teatran aktoradon. Ĝis sia morto li ricevis rolojn en la Hungara Radio, krome li estis dublada aktoro. Li ricevis 3 premiojn inter 1958-1968. Lia edzino estis Magda Olthy.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]