György Pántos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Pántos
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1924 (1924-05-04)
en Salgótarján
Morto 9-an de januaro 1986 (1986-01-09) (61-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mikrobiologo
vdr

György Pántos [djordj pAntoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pántos György estis hungara altlerneja instruisto, mikrobiologo, agronomo.

György Pántos [1] naskiĝis la 4-an de majo 1924 en Salgótarján, li mortis la 9-an de januaro 1986 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Pántos akiris diplomon en Agrikultura Universitato en 1950. Post siaj studoj li estis samloke asistanto. Inter 1952 kaj 1955 li laboris en akademio en Moskvo, kie en la lasta jaro li kandidatiĝis. En 1956 li havis altan postenon en esplora instituto pri grundoj en Sopron. En 1958 li ankaŭ ekinstruis en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en instrua rango docento, kie li estis katedrestro ekde 1960. Post jaroj li profesoriĝis en la universitato, ĉar la altlernejo estis levita al universitato. Inter 1966-1969 li estis vicrektoro. Li okupiĝis precipe pri grundoj de la arbaroj. En 1984 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Agrokémia (1951) - kunlaboranto
  • A búza rizoszféra-baktériumainak főformái, fiziológiai tulajdonságaik és kölcsönös kapcsolataik a növénnyel (1956)
  • A szén asszimilálása a mikroorganizmusok anyagcseréjében (1966)
  • Termőhelyismerettan I–IV. (1971) - redaktoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]