György Rózsahegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Rózsahegyi
Persona informo
Naskonomo Rózsahegyi György
Naskiĝo 21-an de novembro 1940 (1940-11-21)
en Budapeŝto
Morto 28-an de junio 2010 (2010-06-28) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

György Rózsahegyi [djordj rOĵahedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsahegyi György estis hungara karikaturisto, pentristo, grafikisto.

György Rózsahegyi[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1940 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de junio 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Rózsahegyi aĝis 14, kiam li frekventis krom gimnazio ankaŭ artajn klubojn, fine altlernejan preparan kurson, kie li lernis de János Kmetty. Komence li estis litografo en presejo, poste li estis redaktoro en eldonejo. Intertempe liaj desegnaĵoj aperis en signifaj hungaraj gazetoj, tial li ŝanĝis la plenan postenon al duonposteno. Rózsahegyi evoluigis unikan karikaturstilon, li kreis desegnojn laŭ la unua impreso dum sekundoj. Liaj pentraĵoj kaj karikaturoj estis prezentitaj al la publiko en 40 ekspozicioj. Li desegnis ekzemple pri Liz Taylor, Roger Moore, Pelé, Franz Beckenbauer, Alberto Moravia, Pablo Neruda, Helmut Schmidt, Fidel Castro. Li pentradis ankaŭ pejzaĝojn, aĵpentraĵojn kaj nature portretojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar parnasszus, 1967
  • Maszk nélkül, 1973
  • Skalpok és Trofeák, 1982
  • Karikatúrastadion, 1983

Referencoj[redakti | redakti fonton]