György Sárosi
György Sárosi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Personaj informoj | ||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1912 en Budapeŝto | |
Morto | 20-an de junio 1993 (80-jara) en Ĝenovo | |
Klubaj informoj | ||
Nuna klubo | ||
Pozicio | ||
Profesiaj kluboj* | ||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | ||
György Sárosi [djordj ŝAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárosi György estis hungara futbalisto (avanulo), trejnisto. Lia rekordo: en la nacia teamo en unu matĉo trafis 6 golojn en 1937. Lia origina familia nomo estis Stefancsics [ŝtefanoviĉ].
György Stefancsics[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1912 (laŭ alia informo la naskiĝdato estas la 16-a) en Budapeŝto, li mortis la 20-an de junio 1993 en Ĝenovo (Italio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Sárosi maturiĝis en 1930 en sia naskiĝurbo, dum la gimnaziaj jaroj li sportadis en pluraj branĉoj. Li estis membro de junulara teamo de prestiĝa futbalklubo FTC inter 1927-1931, pli poste de la plenkreska teamo seniterrompe ĝis 1948, kie li ludis 383-foje kun 351 goloj. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje kaj trifoje golreĝo. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1931-1943 resume 62-foje kun 42 goloj. En 1938 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Intertempe li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo en 1935. Li estis trejnisto inter 1948-1972 en Italio (Juventus FC, Genoa, AS Roma, Bolonjo F.C. 1909, ktp).
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo