György Schirilla (patro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Schirilla
György Schirilla en 1966 post naĝo
György Schirilla en 1966 post naĝo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1939 (1939-05-13)
en Budapeŝto
Morto 3-an de februaro 1999 (1999-02-03) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Schirilla (advokato)
Infano György Schirilla (filo)
Okupo
Okupo sportisto • verkisto de nefikcio
vdr

György Schirilla [djordj ŝirila], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schirilla György estis hungara apostolo de la sana vivo, naĝisto, kuristo, instruisto. Lia patro estis György Schirilla (advokato), lia filo estis György Schirilla (filo).

György Schirilla[1] naskiĝis la 13-an de majo 1939 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de februaro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Schirilla naskiĝis kun malsana koro, krome post jaroj lia piedo paraliziĝis. Pro mokado li ĵetis sin en la glacian Danubon, sed li ne mortis, eĉ en la malsana piedo revenis la normala sangofluo. Li serioze komencis sportadi, tamen ne laŭ la kutimoj. Li apartenis al ĉefurba sportklubo inter 1952 kaj 1980. Dum 35 jaroj li ĉiujare tranaĝis la Danubon vintre inter glacioj. Li akiris sportpedagogian diplomon en 1973, poste li instruis gimnastikon. Li estis ankaŭ vegetarano kaj jogisto. Li havis edzinon.

Liaj sportaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

  • inter 1975 kaj 1982 ĉiujare li ĉirkaŭkuris la Balatonon
  • en 1967 li kuris inter Budapeŝto kaj Moskvo dum 32 tagoj (2216 km)
  • en 1968 li kuris inter Budapeŝto kaj Kenderes

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]