György Urházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Urházy [djord urhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Urházy GyörgyUrházi György estis hungara ĵurnalisto, politikisto, oficiro, membro (korespondanta en 1861) de Hungara Scienca Akademio.

György Urházy

György Urházy [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1823 en Tokaj. Li mortis la 21-an de aprilo 1873 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Urházy frekventis diversajn lernejojn en Transilvanio, fine li iĝis advokato en 1847. Li batalis dum la hungara revolucio de 1848 en armeo de Józef Bem, krome li estis fervora apoganto de unuiĝo de Transilvanio kaj Hungara reĝlando. Li ricevis ordenon en 1849. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis ĉe la parencoj, baldaŭe li ĵurnaladis. En 1854 li estis sendita al milito en Krimeo, kiu estis la debuta ago en la hungara ĵurnalhistorio. En 1861 kaj ekde 1869 li estis elektita parlamenta deputito, dume li ĵurnaladis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]