György Vastagh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
György Vastagh
Ifj Vastagh György.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1868 (1868-09-18)
en Kluĵo
Morto 3-an de junio 1946 (1946-06-03) (77-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Vastagh
Frat(in)oj Géza Vastagh • Béla Vastagh
Edz(in)o Olga Benczúr
Infanoj Éva VastaghLászló Vastagh
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
Information icon.svg
vdr

VASTAGH György [vaŝtag] estis hungara skulptisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 18-an de septembro 1868 kaj mortis en Budapeŝto 3-an de junio 1946. Li estis la filo de pentristo György Vastagh kaj la pli aĝa frato de pentristo Géza Vastagh. Lia edzino estis Olga Benczúr, lia filino estis Éva Vastagh, lia filo estis László Vastagh.

György Vastagh

Kariero[redakti | redakti fonton]

György Vastagh komencis siajn artstudojn en Országos Minta Rajztanoda de Budapeŝto en 1887. Li studis inter 1888-1891 en Vieno, poste en Munkeno. Li havis sukcesojn per siaj bestskulptaĵoj kaj ĝenroj. Li partoprenis la dekoradon de Baziliko de Budapeŝto. Li faris ankaŭ kelkajn monumentskultaĵojn (Hadik-skulptaĵo en Fortikaĵo Buda, skulptaĵo de Gabrielo Bethlen sur Monumento Miljara, skulptaĵo de Péter Pázmány por universitato de Budapeŝto, ĉevalskulptaĵo de Francisko Rákóczi la 2-a en Szeged ktp.). Liaj skulptaĵoj estas troveblaj en Hungara Nacia Galerio, pluraj bestskulptaĵoj en Agrikultura Muzeo. La skulptaĵo de Artúr Görgey (1935) staris en Fortikaĵo, sed en 1944–45 ĝi difektiĝis, kaj tial oni malkonstruis ĝin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ifjabb V. Gy. állatszobrai (Vasárnapi Újság, 1901. jún. 9.);
  • Herepei János: V. Gy. (Pásztortűz, 1941.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara vikipedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.