György Zoltán Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Zoltán Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1968 (1968-12-29) (55-jaraĝa)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

György Zoltán Károlyi [djordj kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi György Zoltán estas hungara arkitekto, fizikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

György Zoltán Károlyi[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Zoltán Károlyi akiris arkitektan diplomon (MSc) en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1993, fizikistan diplomon (MSc) post 2 jaroj en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post la dua diplomo li estis scienca esploristo en akademia instituto. En la jaroj 1997 kaj 1998 li estis asistanto en la teknikuniversitato, lektoro inter 1998-2004, docento inter 2004-2012, poste profesoro. En tiu periodo (inter 1997-2007) li ofte havis stipendiojn, samtempe inter 1996-2014 li profitis eblecojn esplori ankaŭ eksterlande. Aparte menciindas esplorado en Universitato de Aberdeen, eĉ li ankaŭ instruis inter 2006-2008. Intertempe en 1999 li doktoriĝis (PhD), ĝuste post jardeko doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio, fine li habilitiĝis en 2010. Li estis nomumita vicdekano en 2013. Li ricevis premiojn inter 1987-2018. Li okupiĝas ĉefe pri fluoj de likvaĵoj.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • Advection of active particles in open chaotic flows (1998)
  • Chemical and biological activity in open flows: a dynamical system approach (2005)
  • On the impact of a rigid-plastic missile into rigid or elastic target (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.