Győrújfalu
Aspekto
Győrújfalu (djOrUjfalu) estas vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La loknomo estas hungare: ringo-nova-vilaĝo. La ringo celas tion, ke fortikaĵo de Győr estis ringoforma, precipe la ĉirkaŭa elfosaĵo estis ringo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9171
- Telefonkodo: 96
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 1090
Situo
[redakti | redakti fonton]Győrújfalu situas laŭ Mosoni Duna en la insulo Szigetköz tute proksime de Győr. En la insulo estas nur flankovojoj. Győr troviĝas 6, Pannonhalma 27, Mosonmagyaróvár 36 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1341. Post la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. En 1954 inundo okazis.