Gimnomistako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gymnomystax)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gimnomistako
Gimnomistako
Gimnomistako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Gymnomystax
Specio: 'G. mexicanus'
Gymnomystax mexicanus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gimnomistako (Gymnomystax mexicanus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro Gymnomystax, kie ĝi estas monotipa. Ĝi troviĝas en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, arbustaroj kaj laŭsezone humidaj aŭ inonditaj herbejoj de malaltaj teroj kaj marĉoj.

Temas pri “orioleca” birdo kiu kombinas flavan kaj nigran kolorojn, nome estas tre sulfurflavaj kapo kaj subaj partoj (inklude femurojn) kun ebla oranĝeca malforta nuanco, dum estas nigraj supraj partoj, vosto kaj flugiloj kiuj montras tre rimarkindan, spite malgrandon, ŝultromakulon. Estas nigraj ankaŭ ĉirkaŭokulaj areoj kaj ambaŭflankaj mustaĉaj strietoj. Kruroj estas malhelgrizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]