György Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gyorgy Lukacs)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon György Lukács (politikisto).
György Lukács
Persona informo
Naskonomo Löwinger György Bernát
Naskiĝo 13-an de aprilo 1885 (1885-04-13)
en Budapeŝto
Morto 4-an de junio 1971 (1971-06-04) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungararusagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Infanoj Ferenc JánossyLajos Jánossy
Okupo
Okupo filozofopolitikistoverkisto • universitata instruisto • sociologo • literaturkritikisto • arthistoriisto
vdr

LUKÁCS György (pr. Lukaĉ ĝoerĝ) pli konata internacie kiel Georg Lukács, plengermannome Georg Bernhard von Lukács von Szegedin (kaj en la hungara szegedi Lukács György Bernát, naskita Löwinger György Bernát je la 13-a de aprilo 1885 en Budapeŝto, mortis je la 4-a de junio 1971 en Budapeŝto) estis hegelisma kaj marksisma filozofo, kaj literatura kritiko de historia romano unu el la plej gravaj tiukampe en la 20-a jarcento.

Lia patro estis József Lukács (naskiĝis kiel Löwinger), direktoro de la Hungara Ĝenerala Kreditbanko. Lia patro ricevis la nobelan rangon en 1899 kun nobla nomo „szegedi” (Segeda).

György Lukács lernis juron en Budapeŝto, poste li plulernis en Berlino. Lia unua libro aperis en 1910, krome li verkis artikolojn ekzemple al Nyugat. En 1918 li aliĝis al la hungaraj komunistoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis vicministro kaj komisaro. Post la politika fiasko li rifuĝis al Vieno. Baldaŭ poste li vivis en Sovetunio, kie li arestiĝis. En 1945 li hejmenvenis.

Li estis membro de la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]