Gyula Császár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gyula Császár [djula ĉAsAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Császár Gyula estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, reŭmatologo, psikologo, psikiatro. Lia edzino estis Emőke Bagdy.

Gyula Császár [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1928 en Szombathely. Li mortis la 4-an de januaro 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Császár akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1952. Post siaj studoj kaj soldatiĝo li laboris en medicina instituto. Inter 1956 kaj 1962 li laboris en reŭmatologia kaj fizikoterapia hospitalo en Budapeŝto, poste en aliaj hospitaloj. En 1971 li iĝis ĉefkuracisto. En 1981 li kandidatiĝis. Li okupiĝis komplekse pri la malsanuloj, ja ofte interna malsano originas el psikologia okazintaĵo.

Li edziĝis en 1961, post jaroj li havis ĝemelojn. Li ricevis premion en 1980, memormedalon en 1996.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Pszichoszomatikus orvoslás (1980)
  • Modern stress-kutatások és a pszichoszomatika (1988)
  • Történelmünk - történetem, 1942-1996 : egy orvos naplója (1997)
  • Kamasz a külvárosban (2000) - romano
  • Négy év története : 1998-2002 (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]