Gyula Dobay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Dobay
Gyula Dobay
Gyula Dobay
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1937 (1937-11-18)
en Szeged
Morto 11-an de junio 2007 (2007-06-11) (69-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Csilla Madarász
Okupo
Okupo naĝisto • sporta trejnisto
vdr

Gyula Dobay [djula dobai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobay Gyula estis hungara naĝisto, trifoja olimpiano, trejnisto. Lia ofta familia nomvarianto estis Dobai, lia edzino estis Csilla Madarász.

Gyula Dobay en 1958 (dekstre)

Gyula Dobay[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1937 en Szeged, li mortis la 11-an de junio 2007.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Dobay akiris diplomon, sed pri tio mankas informoj (li uzis titolon D-ro). Pli frue li disidis al Usono depost fiasko de la hungara revolucio de 1956, sed ne trovis stabilan laboron, tial post 16 monatoj li revenis al Hungario, kie li denove estis naĝisto. Post sia aktiva sporta kariero li malfermis sportbutikon, krome li longe estis trejnisto en Kecskemét. Li ricevis ŝtatan premion en 1960.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Gyula Dobay supozeble estis hungara ĉampiono, sed pri tio datenoj ne estis trovitaj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956, Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1964 sen medalo, krome en eŭropa ĉampionumo en 1958 li estis la tria dufoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]