Saltu al enhavo

Gyula Emánuel Bibanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Emánuel Bibanco
Persona informo
Naskiĝo 1786
en Silezio
Morto la 1-an de junio 1841
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Pest (urbo)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Emánuel Bibanco [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bibanco Gyula Emánuel, estis hungaria instruisto, lernejestro.

Gyula Emánuel Bibanco[1] naskiĝis en 1786 (laŭ wikidata en la 1790-aj jaroj) ie en Silezio, li mortis la 1-an de junio 1841 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa urboparto de Budapeŝto).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Emánuel Bibanco proponis fine de la 1820-aj jaroj la establon de 4-hora semajna dimanĉa lernejo, kie studis ĉefe lernantoj de la komercado. En 1830 li establis plentempan, germanlingvan privatan komercan lernejon en Pest, sed estis deviga lerni la hungaran lingvon, bazajn juron kaj historion. Apartenaĵo de la lernejo estis ankaŭ ĉambroj por tranokti al tiuj, kiu venis el foraj lokoj. La lernejo ricevis oficialan statuson en 1838. Post morto de Bibanco la lernejo funkciis plu en tiu formo ĝis 1869. Ankaŭ similaj lernejoj estis fonditaj en pluraj tiutempe hungaraj urboj.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vorträge über die Handelswissenschaften. (4 volumoj, 1833–1841)
  • Prolog der Handels-Lehranstalt. (1835)
  • Die kaufmännische Buchhaltung. (1840; 2-a eldono: 1842)
  • Neuestes Contor-Handbuch. (1840)
  • Das ungarische Handels- und Wechselrecht. (1841)
  • Theoretisch-praktische Anleitung zur kaufmännischen Stylistik. (3-a eldono: 1847. poste plurfoje eldonita, en 1860 tralaborita)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]