Gyula Forster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Barono Gyula FORSTER [djula], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Forster Gyula estis hungara verkisto pri artaĵoj, membro de Hungara Scienca Akademio (1899).

Gyula Forster

Gyula Forster [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1846 en Esztergom. Li mortis la 18-an de julio 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Forster frekventis universitaton en Pest (urbo). En 1872 li ekhavis postenon en la ministerio. Tie li okupiĝis pri historiaj monumentoj, fondaĵoj, artaĵoj. En 1904 li ricevis la rangon barono kaj li iĝis senatano. Ekde 1895 li gvidis komisionon pri monumentoj historiaj, kie li strebis pri ties savadoj kaj rekonstruoj. Li redaktis eldonaĵon Magyarország Műemlékei (Historiaj monumentoj de Hungarlando).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A műemlékek védelme (1906)
  • Frigyes Schulek (1925)
  • A Magyar Tudományos Akadémia és a műemlékek védelme (1928)

Fontoj[redakti | redakti fonton]