Gyula Háry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gyula Háry
Persona informo
Naskonomo Háry Gyula
Naskiĝo 20-an de septembro 1864 (1864-09-20)
en Zalaegerszeg
Morto 3-an de januaro 1946 (1946-01-03) (81-jara)
en Budapeŝto
Profesio
Profesio pentristo
Information icon.svg
vdr

Gyula Háry [djula hAri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Háry Gyula estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, framasono [1], altlerneja instruisto.

Gyula Háry [2] naskiĝis la 20-an de septembro 1864 en Zalaegerszeg, li mortis la 3-an de junio 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Háry frekventis mezlernejojn en Kőszeg kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1886. Lia plej grava instruisto estis János Greguss. Háry plulernis en majstrolernejo de Károly Lotz kaj li studvojaĝis al Nederlando kaj Italio. Li estis ŝatata ilustristo de Vasárnapi Ujság dum 3 jardekoj. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn, urbopartojn. Inter 1900 kaj 1920 li instruis en Reĝa Teknikuniversitato József. En 1902 li aliĝis al loĝio Erzsébet. Li ricevis 3 premiojn inter 1911-1923.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Abbázia
  • Tabán
  • Capri
  • Naphegy
  • Tihany
  • Lugano
  • Kilátás a hegyről
  • Menaggio
  • Sorrento látképe
  • Velence

Elektitaj ilustraĵoj, grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Keleti pályaudvar (grafikaĵo)
  • vidu la malsuprajn bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]