Gyula Hernádi
| Gyula Hernádi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1926 en Rusovce | ||||
| Morto | 20-an de julio 2005 (78-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 31/A-3-9 | ||||
| Lingvoj | hungara vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario | ||||
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (1944–1944) Czuczor Gergely Bencés Gimnázium (mul) | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | scenaristo filma scenaristo aktoro verkisto filmaktoro | ||||
| Laborkampo | hungara literaturo, kina scenverkado kaj kina aktorado | ||||
| Aktiva dum | 1965– vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula HERNÁDI [djula hernAdi], hungare Hernádi Gyula, Esperante Julio Hernádi estis hungara verkisto kaj scenaristo.
Gyula Hernádi naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1926 en Oroszvár, nun Rusovce, Slovakio. Li mortis la 21-an de julio 2005 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li frekventis gimnazion en Győr. Dum la 2-a mondmilito li estis infanosoldato, fine militkaptisto. Li hejmenvenis en 1947 kaj li laboris en diversaj laborejoj, ekde 1970 en teatroj. En 1955 aperis liaj unuaj skribaĵoj: noveloj, poemoj, etromanoj. Baldaŭe li havis tutlandan konatecon pri scenarioj de filmoj, la unua aperis en 1964. Li ĝismorte kunlaboris pri Miklós Jancsó (reĝisoro). En 1999 li ricevis premion Kossuth.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 39 filmoj, plej ofte, kiel scenaristo
- 20 teatraĵoj, kiel reĝisoro aŭ scenaristo
- Deszkakolostor (Lignotabula abatejo), noveloj, 1959
- Folyosók (Koridoroj), romano, 1966
- Lumaj ventoj, 1968
- Az erőd (La fortreso), romano, ankaŭ filmo, 1971
- Fivérem a holnap (La morgaŭ estas mia frato), dramoj, 1976
- Bajcsy-Zsilinszky Endre (Endre Bajcsy-Zsilinszky), dramo, 1977
- Szép magyar tragédia, Bela hungara tragedio), dramo, 1978
- Kiáltás és kiáltás (Krio kaj krio), romano, 1981
- A boldogság templomai (Preĝejoj de la ĝojo), romano, 1986
- Egri csillagok háborúja (Milito de steluloj de Eger), 1994
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- en Hungara Antologio, 1983 lia mallonga prozo
- La fortreso (romano) tradukis el la hungara Jozefo Horvath, eldonis Hungaria Esperanto-Asocio, 2026. 160 p. bitlibro (elŝutebla).
La fortreso de la romano estas forlasita milita komplekso defenda, kiun privata societo aĉetis kaj aranĝas en ĝi versimilajn militajn ludojn por splenaj milionuloj kontraŭ solduloj kun eblo mortigi kaj morti, travivi la militon kaj militkaptitecon. Post unu el tiuj ludoj la societanoj estas arestitaj kaj kondamnotaj, sed la ŝtato intervenas. Ekzistas ankaŭ filmversio de la romano, kiu estis farita en Hungario en 1979.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio

