Gyula Lőrinczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Lőrinczi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1929 (1929-09-03) (94-jaraĝa)
en Jibou
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo matematikisto • politikisto
vdr

Gyula LŐRINCZI [djula LOErinci] rumania hungara matematikisto, geodeziisto, politikisto. Li naskiĝis en Jibou la 3-an de septembro 1929.

Keriero[redakti | redakti fonton]

Gyula Lőrinczi diplomitiĝis en 1951 en la Universitato Bolyai de Kluĵo. Inter 1951–1960 kaj 1962–1966 li laboris en la Militakademio de Bukareŝto. Li doktoriĝis en 1965. Inter 1966–1991 li estis ĉefo de matematika modeliga sekcio de la Instituto Projekta kaj Esplora de Rumana Armeo, poste ĝis 2005 li estis ĉefkunlaboranto de la Geodinamika Instituto de Rumana Akademio. Liaj sciencaj studaĵoj aperis en rumanaj kaj eksterlandaj revuoj. Li publikigis plurajn universitatajn prelegarojn. Li estis inter 1996 kaj 2000 senatano de Distrikto Giurgiu de RMDSZ.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.