Gyula Méhes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Méhes
Gyula Méhes. 1950
Gyula Méhes. 1950
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1897 (1897-03-28)
en Crasna
Morto 10-an de oktobro 1970 (1970-10-10) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Familio
Infano Károly Méhes (kuracisto)
Okupo
Okupo kuracisto • farmakologo • biologo • universitata instruisto
vdr

MÉHES Gyula (pro. me:heŝ) estis hungara farmakologo, biologo, universitata profesoro naskiĝinta en Kraszna la 28-an de marto 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de oktobro 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Méhes studis en Koloĵvaro kaj Szeged. De 1923 li laboris en la Instituto Pri Farmacio de la universitato de Segedo. En lernojaro 1925–26 kiel stipendiulo li alvenis en Instituton pri Farmacio de Vieno. De 1927 li estis kunlaboranto de Hungara Esplorinstituto pri Biologio de Tihany. En 1928–29 li studis kiel ŝtatstipendiulo en Londono. Inter 1940–44 li estis universitata profesoro en Koloĵvaro, direktoro de Instituto pri Farmacio. De 1946 li instruis en la katedro pri farmacio en Universitato de Pécs ĝis sia pensiuliĝo (1969). Li estis dufoje dekano de la fakultato de medicino (1949–50 kaj 1951–54).

Fonto[redakti | redakti fonton]