Gyula Rácz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RÁCZ Gyula (pro. ra:c) rumania hungara/hungara politikisto, ŝtatmastrumeja direktoro naskita en Bors la 10-an de majo 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de marto 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Rácz fondis dum burĝa demokratia revolucio nacian gardon en sia vilaĝo. Li estis unu el organizintoj de ribelo de ĉangoj el valo de Gyimes (15-a de oktobro 1934). Oni kondamnis lin al dujara malliberejo. En la konferenco de Magyar Dolgozók Szövetsége (MADOSZ) de Braŝovo (novembro 1937) oni elektis lin sekretario. Post 1940 oni sendis lin en Moskvon por havigi rilatojn kun Komunista Internacio. En aŭtuno de 1942 oni portis lin en Ukrainon. Li falis en militkaptitecon, fariĝis partizano. Li revenis en aprilo de 1945 en Hungarion kaj li iĝis ĉefsekretario de Földmunkások és Kisbirtokosok Országos Szövetsége (FÉKOSZ), en 1948 ĉefsekretario de Dolgozó Parasztok és Földmunkások Országos Szövetsége (DÉFOSZ).

Fonto[redakti | redakti fonton]