Gyula Rubinek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Rubinek [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubinek Gyula estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis zsitvabesenyői [ĵitvabeŝenjOi].

Gyula Rubinek

Gyula Rubinek [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1865 en Ohaj (nuntempa Dolný Ohaj en Slovakio). Li mortis la 8-an de januaro 1922 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Rubinek frekventis ekonomian akademion en Magyaróvár. Inter 1886 kaj 1890 li laboris en Kunbaja kiel respondeculo pri agraraj laboroj, poste li redaktis revuojn pri agrario. Ekde 1901 li estis elektita membro de la parlamento. Post falo de Hungara Sovetrespubliko li estis ministro pri agrikulturo, foje ankaŭ pri komerco. Li same politikadis, kiel István Szabó Nagyatádi.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Cseléd- és munkáskérdés (1894)
  • Telepítés és földbirtokpolitika (1905)
  • Hogy állunk a Balkánon (1913)

Fontoj[redakti | redakti fonton]