Gyula Strommer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

STROMMER Gyula (ŝtromer) estis hungara astronomo kaj matematikisto. Li naskiĝis la 8-an de majo 1920 en Aiud kaj mortis la 28-an de aŭgusto 1995 en Budapeŝto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gyula Strommer de 1938 estis studento de la teknikuniversitato de Budapeŝto, samtempe li pristudis astronomion kaj fizikon en Universitato de Budapeŝto. Li malkovris la etplaneton “Transsylvania”. De 1942 li fariĝis universitata asistanto de teknikuniversitato. Post reveno el militkaptiteco li instruis denove samloke, sed li laboris ankaŭ en la Eksperinta Instituto de Poŝto kiel kunlaboranto de estonta laŭreato de Nobel-premio, György Békésy. En 1952 li fariĝis katedrestro. En 1960 li iĝis kandidato pri matematiko, en 1975 doktoro pri matematikaj sciencoj. En 1962 oni nomumis lin universitata profesoro.

Fonto[redakti | redakti fonton]