Gyula Számwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Számwald
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1827 (1827-11-05)
en Szeged
Morto 4-an de decembro 1912 (1912-12-04) (85-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Ŝtataneco UsonoHungario
Subskribo Gyula Számwald
Okupo
Okupo oficiro
vdr

SZÁMWALD Gyula [sa:mvald djula]; Stahel, Julius H. (Szeged – Alsóváros, 25-a de septembro 1825Arlington, Usono, 4-a de decembro 1912.): librokomercisto, batalanto en la Hungara liberecbatalo de 1848-49 kaj en la usona enlanda milito, general-leŭtenanto en la Usono. Li alvenis en Pest, en 1846 kiel helpisto de EMICH Gusztáv [emiĥ gustav] librokomercisto kaj eldonisto (ili iĝis pli poste posedaj partneroj). Li konis persone la faman hungaran poeton Sándor Petőfi-on, partoprenis en la eko de la hungara liberecbatalo kaj en la „Közcsendi Bizottmány” (Publiksilenta Komisiono). Post eko de la hungara liberecbatalo (15-a de marto de 1848), li iĝis leŭtenanto de divizio de GUYON Richárd [gujon riĥard]. Li grave vundiĝis la 5-an de februaro de 1849 ĉe Branyiszkó [branjisko’] kaj li ricevis la armean honorordenon. Post malvenko de la hungara liberecbatalo (aŭtune de 1849), li fuĝis al Germanio. Li agadis en Leipzig kiel ĵurnalisto, sed lia iama ĉefo EMICH aranĝis por li la revenan eblecon. Li revenis en Hungario kaj daŭrigis sian eldonan agadon, sed ne tro sukcese ĉar pro gravaj financaj problemoj kaj familia tragedio, li elmigris denove en 1855. Li ekagadis en Londono, kie vi surprenis la nomon STAHEL. En la sekva jaro li ŝipveturis al Usono kaj iĝis kunlaboranto de Illustrated News. En 1861, -post eko de la usona enlanda milito- li organizis la 8-an novjorkan regimenton de la nordanoj, kies komandanto iĝis li en rango de subkolonelo. En novembro de la sama jaro, li iĝis brigada generalo, en januaro de 1863 korpusa generalo kaj general-leŭtenanto. Kiam taĉmentoj de Robert E. Lee (LEE) staris jam antaŭ Vaŝingtono, li kun sia kavaliero per mortkuraĝa ŝturmo decidis la batalon por la nordanoj. Li grave vunduiĝis dum la ŝturmo. Poste li iĝis aŭditorara prezidanto, de 1865 ĝis 1869 ĉefkonsulo de Usono en Japanio poste en 1877 en Ŝanghaj. Ekde 1885 ĝis morto li laboris kiel asekura ĉefoficisto. Li ricevis en 1893 la plej altan ordenon, la Medal of Honor-on pro sia heroeco dum la Batalo de Piedmont, okazinta la 5-an de junio de 1864.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dictionary of American biography (Ed. by. D. Malone, XVII., London, 1935);
  • Pivány Jenő.: Hungarians in the American Civil War (Cleveland, 1913);
  • Edmund Vasváry: Lincoln’s Hungarian Heroes (Washington, 1939).

Rimarko[redakti | redakti fonton]

En la artikolo en:Alfred Pleasonton li aperas kiel Julius Stahel, en la en:Battle of Cross Keys kiel Julius H. Stahel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio angle

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.