Gyula Szilágyi (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Szilágyi [djula silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Gyula estis hungara kemiisto, profesoro.

Gyula Szilágyi [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1860 en Gyón [djOn] (nuntempa urboparto de Dabas). Li mortis la 4-an de januaro 1924 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Szilágyi frekventis gimnazion en Kecskemét, poste li akiris kemian diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1884. Post la diplomo li laboris jaron en kemia stacio de akademio en Magyaróvár, poste en kemiaj laborejoj. En 1888 li akiris plian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post 2 jaroj li estis nomumita privata profesoro en Universitato József, en 1891 publika eksterordinara profesoro. En 1890 li establis propran firmaon kaj li estis ankaŭ juĝeja eksperto (fakspertulo). Li okupiĝis pri produktado de alkoholoj kaj vinagroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Győr város vizei és vizvezetéke (1887)
  • Az erjedés chémiájának kézikönyve (1890)
  • Untersuchung von ungarischen Maisgattungen (1892)
  • A szeszgyártás üzemének ellenőrzése (1906, germane: 1900)
  • A mezőgazdasági iparok fejlesztéséről és az iparok hatása a többtermelésre (1916)
  • A diffúz répalevek nehéz erjedéséről (1922)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.