Gyula Vigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Vigh [djula vig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vigh Gyula estis hungara geologo, paleontologo, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Vígh.

Gyula Vigh [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1889 en Mindszent, li mortis la 25-an de septembro 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Vigh akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1912. Post siaj studoj li estis samloke asistanto. Inter 1914 kaj 1952 li laboris en geologia instituto, kie li estis vicinstitutestro en la lasta periodo. En 1936 li estis nomumita privata profesoro en Universitato István Tisza. En 1952 li eklaboris en geodezia instituto kiel ĉefgeologo. En 1953 li kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio, post 4 jaroj li pensiuliĝis. Li okupiĝis en Bakony pri epokoj de ĵurasio kaj triaso, li esploris ercojn ĉe Úrkút kaj Bagamér, trinkakvojn ĉe Veszprém (urbo), Szekszárd, Pécs.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.