György Békésy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Békésy
Nobel-premiito
Persona informo
Békésy György
Naskiĝo 3-an de junio 1899 (1899-06-03)
en Budapeŝto
Morto 13-an de junio 1972 (1972-06-13) (73-jaraĝa)
en Honoluluo
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Berno vd
Profesio
Okupo fizikisto • neŭrosciencisto • kemiisto • aŭtobiografo • universitata instruisto • fiziologo • biofizikisto • inĝeniero vd
Laborkampo biofiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György BÉKÉSY [djordj bEkEŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Békésy György estis hungara fizikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Memortabulo de György Békésy

György Békésy [1] naskiĝis la 3-an de junio 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de junio 1972 en Honolulu.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Békésy frekventis lernejojn en Munkeno, Konstantinopolo, Pécs, gimnaziojn en Budapeŝto kaj Zuriko, universitatojn en Budapeŝto kaj Berno. En 1924 li eklaboris en Hungara Poŝto, kie li okupiĝis pri radiodissendoj. Pro tiu laboro li interesiĝis pri problemoj de la aŭdado, akustiko, poste pri la orelo. En 1933 li ekinstruis en la universitato ne forlasanta la pli fruan laboron. En 1946 li studvojaĝis al Svedio, en la sekva jaro en Universitato Harvard daŭris esplorojn pri la aŭdado. En 1966 li vojaĝis al Honolulu pro malsana problemo, kie li baldaŭe mortis. Li ricevis premion Nobel en 1961.

Fontoj[redakti | redakti fonton]