Géza Mirkovszky
Géza Mirkovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mirkovszky Géza |
Naskiĝo | 25-an de julio 1855 en Jászfényszaru (Hungario) |
Morto | 14-an de novembro 1899 (44-jaraĝa) en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolva |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo arkitekto |
Géza Mirkovszky [mirkovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mirkovszky Géza estis hungara pentristo, grafikisto, arkitekto, internofasonisto.
Géza Mirkovszky [1] naskiĝis la 25-an de julio 1855 en Jászfényszaru, li mortis la 14-an de novembro 1899 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Mirkovszky studis 3 jarojn en Reĝa Teknikuniversitato pri palatino József en Budapeŝto, poste li havis malaltan postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj. En 1878 dum okupado de Bosnio li estis soldato-inĝeniero, poste li plulernis en teknikuniversitato en Vieno (1879-1883), sed samtempe li lernis en Akademio de Belartoj de Vieno kaj en arkitekta studio de Theopil Hansen. Post lernado li faris internofasonajn laborojn en Budapeŝto. Baldaŭ li iris al Berlino, kie li ankaŭ pentradis. En la sama urbo li plulernis en la belarta akademio unu jaron. Baldaŭ li hejmenvenis kaj helpis pentradi freskojn al Károly Lotz. Tiutempe li edziĝis. Iom poste li iris al Debrecen, kie li pentradis freskojn. En 1898 li freneziĝis kaj en la sekva jaro li mortis.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1898)
- Debrecen (1987)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Levelet hozó puttó
- restaŭrado de barokaj freskoj en preĝejo de Jászó (1895)
- freskoj en Preĝejo de Sankta Ladislao (Kőbánya)
- freskoj en pluraj konstruaĵoj de Debrecen (ili grandparte neniiĝis)
- afiŝo (vidu la bildon!)