Géza Pattantyús-Ábrahám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Pattantyús-Ábrahám
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1885 (1885-12-11)
en Banská Štiavnica
Morto 29-an de septembro 1956 (1956-09-29) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Familio
Patro Márton Pattantyús-Ábrahám vd
Gefratoj Imre Pattantyús-Ábrahám vd
Profesio
Okupo inĝeniero • akademiulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Géza Pattantyús-Ábrahám [patantjUŝ-AbrahAm], hungare Pattantyús-Ábrahám Géza estis hungara sciencisto, inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Imre Pattantyús-Ábrahám.

Dosiero:1317 Portrait 60.jpg
Poŝtmarko Pri Géza Pattantyús-Ábrahám

Géza Pattantyús-Ábrahám naskiĝis la 11-an de decembro 1885 en Hungario, en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 29-an de septembro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Pattantyús-Ábrahám frekventis gimnazion, poste Teknikuniversitaton en Budapeŝto. Poste li estis helpanto de Károly Zipernowsky en la universitato en 1907. En 1910 li studvojaĝis en Germanio, Britio, Belgio, Usono. Hejmenveninta li instruis en la universitato, dume li verkadis faklibrojn, lernolibrojn por la studentoj. Lia agado faris skolon. Li ricevis premion Kossuth en 1952.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Emelőgépek 1927
  • Áramkörök (Cirkvitoj) 1942
  • A gépek üzemtana 1944 kun 14 eldonoj
  • Felvonók (Liftoj) 1945
  • Gépészeti lengéstan 1952

Anekdoto pri Géza Pattantyús-Ábrahám[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
  Surstrata policano vespere ekrigardas, ke studentoj iras el la universitato tra la palisaro (ja la pordo jam estas fermita).

-Policano: Kion vi faras?

-Laŭvice ĉiuj studentoj: Mi ekzamenis ĉe paĉjo Pattantyús.

Ĉirkaŭ noktomeze jam maljunulo faras la samon, ol la studentoj.

-Policano: Mi esperas, ke vi ne diros tion, ke ankaŭ vi ekzamenis ĉe la paĉjo!

-Tute ne, ja mi estas paĉjo! 
 

Fontoj[redakti | redakti fonton]