Günter Wallraff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Günter Wallraff
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1942 (1942-10-01) (81-jaraĝa)
en Burscheid
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en Kolonjo vd
Aktiva dum 1966– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans-Günter WALLRAFF [valraf] (* 1-a de oktobro 1942, Burscheid) estas germana ĵurnalisto kaj verkisto, kiu ĉefe laboras per metodo de kaŝesploro. Li vaste konatiĝis pro siaj raportoj pri diversaj grandegaj entreprenoj, la bulvarda gazeto Bild kaj pri diversaj institucioj.

La fruaj raportoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1963 kaj 1965 Wallraff laboris kiel laboristo en pluraj grandaj entreprenoj (Thyssen) kaj verkis raportojn pri la laborkondiĉoj por la gazeto de la sindikato IG Metall, kiuj trovis grandan intereson ĉe la publiko, sed grandan malamon flanke de la kompromititaj firmaoj.

Spite al la interavertoj de la firmaoj, Wallraff povis daŭrigi siajn kaŝesplorojn per daŭra ŝanĝado de identeco: li esploris kiel alkoholulo en psikiatra kliniko, kiel senhejmulo, kiel studento serĉanta lueblan ĉambron, kiel liveranto de napalmo por la usona armeo. Rezulto de la esploroj estis „13 unerwünschte Reportagen“ (13 maldezirataj raportoj).
Post apero de la libro li estis akuzita pro pretendo de ofico, ĉar li deklaris sin telefone kiel „Ministra konsilisto Kröver de civilkomisiono de la ministrejo de internaj aferoj“, sed li estis absolvita de tribunalo en Frankfurt „pro la rajto de la publiko pri informoj“.

Poste (1971) li esploris pri edukhejmoj por junuloj. En 1973 aperis „Ihr da oben – wir da unten“ („Vi tie supre – ni ĉi-sube“, verkita kun Bernt Engelmann, la libro esploras la sintenojn kaj vivkondiĉojn de entreprenestroj, dum Wallraff aktivas kiel malalta dungito.

Diktaturo de la koloneloj, Grekio[redakti | redakti fonton]

En majo 1974 li alĉenis sin al lanterno sur la ĉefplaco de Ateno kaj disdonis flugfoliojn kontraŭ la militista reĝimo (Diktaturo de la koloneloj) en Grekio. Tuj alvenadis sekretpolicistoj kaj - taksante lin grekon - tuj surloke batis kaj mistraktis lin. En la policejo li estis torturata, ĝis fine li malkaŝis sian identecon. Li estis kondamnita al 14 monatoj da izola enkarcerigo en prizono Korydallos. Kiam la reĝimo kolapsis en aŭgusto 1974, ĉiuj politikaj arestitoj estis liberigitaj, Wallraff ankaŭ. - 1975 rezultiĝis lia libro „Unser Faschismus nebenan. Griechenland gestern – ein Lehrstück für morgen“ („Nia faŝismo najbara. Grekio hieraŭ - instruado por morgaŭ“).

En 1974 lia telefono estis subaŭskultata, kiam Wallraff eksciis pri tio, li protestis, sed en 1982 tribunalo deklaris ĉion „leĝokonforma“.

La kampanjo kontraŭ „Bild“[redakti | redakti fonton]

En 1977 Wallraff laboris dum 14 semajnoj kiel redaktoro ĉe Bild en la redaktejo en Hanovro. En la rezulta verko Der Aufmacher. Der Mann, der bei „Bild“ Hans Esser war (La frapliniisto. La homo, kiu ĉe „Bild“ estis Hans Esser) Wallraff priskribas siajn spertojn pri la malserioza ĵurnalisma metodo de la gazeto.

Sidejo de Axel Springer AG en Berlino

La eldonejo Axel Springer AG plurfoje denuncis lin kaj sukcesis eliminigi kelkajn pasaĝojn el la dua eldono, kiuj vorte citis aliajn redaktorojn. En 1978 Wallraff iniciatis fonduson „Wenn Bild lügt, kämpft dagegen“ (Kiam Bild mensogas, batalu!) Sekvas en 1979 Zeugen der Anklage" (Atestantoj de la akuzo, kun la subtitolo: La „Bild“-priskribo estas daŭrigata. Kaj „Bild“-priskribo en Esperanto estas same dusenca kiel en la germana.) Fine en 1981 ĉesis la serio de procesoj, ĉar supera kortumo decidis esence favore por Wallraff.

Ganz unten[redakti | redakti fonton]

Kamuflita kiel turka laboristo „Ali Levent Sinirlioglu“ Wallraff laboris dum du jaroj en diversaj entreprenoj, interalie ĉe McDonald's kaj Thyssen, kaj li partoprenis kiel probando (testpersono) en klinikaj studoj pri medikamentoj. Li havis tre negativajn spertojn, de nur malagrabla malĝentileco kontraŭ li ĝis eĉ neglekto de bazaj reguloj de laborsekureco, kaj priskribis tion en sia libro „Ganz unten“ („Tute sube“) kaj samtitola filmo (1986). [1]

Novaj kaŝesploroj[redakti | redakti fonton]

En 2008, post multaj pliaj kaŝesploroj, Wallraff laboris en bulko-bakejo, kies sola kliento estis la superbazara ĉeno Lidl. Lia raporto „Nia ĉiutaga bulko“, kiu kritikas la mizerajn salajrojn, la laborkondiĉojn kaj mankon de laborsekureco kaj higieno, aperis en la renoma gazeto Die Zeit. name=brot>Unser täglich Brötchen Arkivigite je 2008-06-06 per la retarkivo Wayback Machine, Die Zeit, 1. Mai 2008</ref>

En aprilo 2009 Wallraff malkaŝis plian skandalon pri daten-konfidenco ĉe Deutsche Bahn. >Die Zeit: Datenschutz: In Mehdorns Diensten Arkivigite je 2009-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, 23 Apr 2009</ref>

En aŭtuno 2009 li aperigis sian novan filmon „Schwarz auf Weiß“ pri siaj vojaĝoj kiel „nigrulo“ (ŝminkita kaj kun nigra peruko) en Germanio, kiu ne trovis unuaniman akcepton: „Li imitaĉas subpremitan minoritaton kaj gajnas profiton, atenton kaj eĉ respekton.“ (Noah Sow en intervjuo > Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-05-29.</ref> )

Krome[redakti | redakti fonton]

Wallraff edziĝis trifoje kaj havas kvin filinojn. Li estas amiko de Salman Rushdie.

Citaĵo
 Oni devas kamufli sin por senmaskigi la socion, devas trompi kaj simuli, por eltrovi la veron. 
— Günter Wallraff antaŭparole al Ganz unten, 1985

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Filmoj (germane)[redakti | redakti fonton]

  • Roland Gall, Günter Wallraff: Ermittlungen gegen Unbekannt. Fritz Wagner Filmproduktion, 1973/1974
  • Informationen aus dem Hinterland. 1977, 78 Min (Dokumentation zu den Recherchen bei Bild-Hannover)
  • Jörg Gfrörer, Günter Wallraff: Ganz unten. KAOS Film- und Videoteam GmbH (Köln)/Pirat-Film (Köln)/Radio Bremen (RB), 1985
  • Günter Wallraff: Schwarz auf Weiß. Captator Film GmbH, Kinostart: 22.10.2009, (Ausländerfeindlichkeit: Wallraff als Flüchtling aus Somalia)

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ganz unten. Dokumentarfilm 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]