Hárskút

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hárskút
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8442
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 670  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 11′ N, 17° 49′ O (mapo)47.18588055555617.813911111111Koordinatoj: 47° 11′ N, 17° 49′ O (mapo) [+]
Areo 34,46 km² (3 446 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Hárskút (Hungario)
Hárskút (Hungario)
DEC
Hárskút
Hárskút
Situo de Hárskút

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hárskút [+]
vdr

Hárskút (hArŝkUt) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Veszprém. La loknomo signifas: tilio-puto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas inter arbaroj en montaro Bakony, laŭ traira flankovojo. Tiu vilaĝo estas la plej alta vilaĝo de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio Hárságy (hArŝAdj) estis ekstera parto de Szentgál, Gyertyánkút estis ekstera parto de Lókút. En 1900 ambaŭ eksteraj partoj kontaktiĝis kaj formis novan vilaĝon en 1956. En 1947 la germanoj estis deportitaj al Germanio. Dum la socialismo ŝtata bieno formiĝis el la kampoj, krome ankaŭ kolĥozo ekde 1959. En 1962 la vilaĝo ricevis kurenton, en 1971 akvodukton, en 1988 telefonan reton. Inter 1968-1991 ĝi iĝis kunula vilaĝo de Herend.

Hárságy (=tilio-lito)[redakti | redakti fonton]

La komunumo en la 15-a jarcento apartenis al fortikaĵo de Nagyvázsony kaj al abatejo. Onidire Matiaso la 1-a ofte ĉasadis tie. En 1820 la komunumo havis propran lernejon.

Gyertyánkút (=karpeno-puto)[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝantoj okupiĝis pri farado de kaŭstika kalko ekde ĉirkaŭ 1780. La lernejo ekfunkciis en 1884. La renovigita konstruaĵo funkcias nun ankaŭ preĝejo.

Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bakonykúti Cserkút Feketekút Forráskút Hárskút Hárskút Hercegkút
Hidegkút Kadarkút Kardoskút Kékkút Kerkakutas Keszőhidegkút Kiskutas
Kőkút Kutas Kútfalva Lókút Mélykút Nagykutas Nagysomkút
Némethidegkút Örménykút Pesthidegkút Salköveskút Sókút Sóskút Székkutas
Széleskút Szentistvánkút Szentkút Úrkút Zalaköveskút