Héctor Jiménez Batista
Héctor Jiménez Batista | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1942 |
Morto | 19-an de decembro 2022 (80-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero esperantisto |
Héctor JIMÉNEZ BATISTA (naskiĝis la 23-an de julio 1942 kaj mortis la 19-an de decembro 2022 en Havano) estis kuba elektroinĝeniero, esperantisto kaj gitaristo. Li eklernis Esperanton en 1986, samjare ekinstruis la lingvon, estrarano de Kuba Esperanto-Asocio pri Edukado (1991-2001) periodo dum kiu li organizis instruistajn seminariojn, redaktis bultenon pri instrua agado kaj gvidis la kuban ILEI-Sekcion. Héctor esperantigis plurajn bolerojn, kiujn li kantis akompanita de sia gitaro en kubaj kaj eksterlandaj eventoj el kiuj aperis KD-forme kompilitaj sub la titolo “Latinamerika mozaiko”. Li elektiĝis estrarano en la E-Grupo de Playa en Havano kie li dum multaj jaroj instruis Esperanton en la municipa kulturdomo. Li prelegis pri instruado en pluraj eventoj, kaj partoprenis aŭ kunorganizis landajn E-kongresojn (1987, 1996, 1999 kaj 2002).[1]
Esperanto-aranĝoj
[redakti | redakti fonton]Héctor partoprenis en pluraj universalaj kongresoj de Esperanto:
- 75-a UK 1990 en Havano, Kubo
- 79-a UK 1994 en Seulo, Sud-Koreio
- 86-a UK 2001 en Zagrebo, Kroatio
- 95-a UK 2010 en Havano, Kubo
- 1994 (Seulo, Korea Respubliko)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ESTRARA KOMUNIKO de KEA Es-Ko 02/2022