Hősök tere (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hősök tere
Ŝtuparo al la metrostacio en trotuaro de Avenuo Andrássy
Ŝtuparo al la metrostacio en trotuaro de Avenuo Andrássy
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 52″ N, 19° 4′ 37″ O (mapo)47.5143819.0769Koordinatoj: 47° 30′ 52″ N, 19° 4′ 37″ O (mapo)
Hősök tere (Budapeŝto)
Hősök tere (Budapeŝto)
DEC
Hősök tere
Hősök tere
Hősök tere
Situo de Hősök tere
Map
Hősök tere
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Bajza utca Széchenyi fürdő
vdr

La Hősök tere [hOŝok] (=Placo de Herooj) estas grava stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la placo sub la krusto. La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo, kiel parto de Avenuo Andrássy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. La ŝtuparoj al la peronoj estis kovritaj per po unu dometoj, post jaroj ili estis malkonstruitaj. La muroj de la peronoj estas kovritaj per blankaj kaheloj. Post la ekfunkcio la oficiala nomo estis "subtera elektra fervojo". En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 2005 plenaj renovigaj laboroj okazis. Ĝis 1973 post la placo la vagonoj trafikis jam en la ternivelo, poste la linio estis plilongigita jam subkruste.

Situo[redakti | redakti fonton]

La stacio situas en fino de Avenuo Andrássy, samtempe en rando de Placo de Herooj.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La Placo de Herooj estas unuaranga turisma vidindaĵo kun pluraj muzeoj. Ĝuste apud la stacio ambasadorejo de Jugoslavio/Serbio funkcias, sed estas tre proksime ankaŭ ambasadorejo de Francio. La pasaĝeroj havas trafikajn kontaktojn al troleoj kaj aŭtobusoj.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]