Hội An (Quảng Nam)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hội An
provinca urbo de Vjetnamio • urbego • havenurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 121 716  (2008) [+]
Loĝdenso 2 029 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 53′ N, 108° 20′ O (mapo)15.877669444444108.33265Koordinatoj: 15° 53′ N, 108° 20′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Hội An (Vjetnamio)
Hội An (Vjetnamio)
DEC
Hội An
Hội An
Situo de Hội An

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoi An [+]
vdr

Hội An estas urbo[1] en centra Vjetnamio ĉe la bordo de la Sudĉina maro. La urbo situas en la provinco Quảng Nam kaj havas ĉ. 120 000 loĝantojn. Tiu antaŭa havenurbo de la reĝlando Ĉampa situas je la estuaro de la rivero Thu Bồn kaj estis grava komerca centro en la 16-a kaj 17-a jarcento. Tiam venis tie komercistoj el Ĉinio, Japanio, Nederlando kaj Hindio. Dum la komercaj rilatoj kun Ĉinio la urbo nomiĝis Hai Pho (loko apudmara), dum la franca okupacio Faifo. Origine Hai Pho estis dividita en du urbopartoj; je la transa flanko de la "Japana ponto" situis japana setlejo.

En 1999 la malnova urbo de Hoi An estas parto de la Monda heredaĵo-listo de UNESCO, kiel bone konservita ekzemplo de Sud-oriente azia komerca urbo el la 15-a ĝis la 19-a jarcento, kun konstruaĵoj kiuj montras unikan mikson de lokaj kaj eksterlandaj influoj. Ekzemplo de tio estas la 'Japana ponto' (Chùa Cầu).

Administraciaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Hội An konsistas el naŭ phường-oj kaj kvar -oj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]