HFC-reto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: HFC

HFC-reto (angle HFC, Hybrid Fiber Coaxial, "Hibrida fibro-samaksa kablo") estas telekomunika reto kombinanta optikan fibron kaj samaksan kablon por krei distribuan reton de kabla televido kaj aldone de rapida aŭ altrapida retaliro al Interreto.

Ĉi tiu teknologio ebligas larĝbendan interretan aliron, uzante ekzistantajn retojn de kabla televido. La reta topologio konsistas el du partoj: la unua estas konekti la kablomodemon de la abonanto per samaksa kablo al nodo kaj poste interligi la nodojn al nabo CMTS (angle Cable Modem Termination System) de la provizanto de retkonekto per optika fibro.

Datumtransigo (Interreta aliro) sur ĉi tia speco de hibrida reto estas normigita per normoj DOCSIS.


Skemo de HFC-reto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hybride fibre coaxial en la franca Vikipedio.