HTML
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
HTML, la Hiperteksta Marklingvo (angle HyperText Markup Language) estas marklingvo por hipertekstaj dokumentoj. HTML estas bazita sur la ĝenerala marklingvo SGML. HTML ne estas programlingvo.
HTML estas aparte konstruita por la Tut-Tera Teksaĵo en la Interreto, kaj oni faras per ĝi precipe TTT-paĝojn. Ĝi estis lanĉita komence de la 1990-aj jaroj de Tim Berners-Lee. Nuntempe la konsorcio W3C zorgas pri la evoluigado de HTML.
Por legi HTML-paĝojn oni ordinare uzas TTT-legilon.
Elementoj kaj markoj[redakti | redakti fonton]
En HTML, same kiel en aliaj SGML-bazitaj marklingvoj, oni dividas la enhavon en elementoj indikitaj (markitaj) per markoj. Antaŭ elemento oni metas komencan markon, kiu principe aspektas jene: <nomo>. Post la elemento oni metas finmarkon, kiu principe aspektas jene: </nomo>. Inter la du markoj estas la enhavo de la elemento, plej ofte teksto. Anstataŭ la vorto "nomo" oni uzas la efektivan nomon de la elemento. Ene de la komenca marko oni povas inkluzivigi diversajn aldonajn informojn en atributoj, kiuj aspektas jene nomo="valoro".
HTML estas relative simpla marklingvo. Ĝi enhavas markojn por diversaj specoj de teksta enhavo, ekzemple titoloj, alineoj, emfazita teksto, kaj (eble plej grave) por enhavo, kiu estas hiperligo al alia dokumento (aŭ al alia loko en la sama dokumento). Oni ankaŭ povas uzi specialajn markojn por inkluzivi netekstan enhavon en HTML-dokumenton, ekzemple bildojn.
Vidu liston de speciale nomataj signoj de HTML.
Ekzemple:
&65; estas A
&x65; estas e
Ekzempla kodo[redakti | redakti fonton]
Jen ekzempla HTML-kodo (nur parto de kompleta HTML-paĝo):
Ĉeftitolo
Alineo kun teksto. Jen grava teksto.
Jen tre grava teksto.
Jen hiperligo al la paĝo
"aliapagho.html". Jen bildo:
Jen alia alineo.
jen la unua elemento de listo
jen la dua elemento
jen la tria
Strukturo kaj prezento[redakti | redakti fonton]
Principe HTML estas nur por indiki strukturon de dokumento, ne por indiki formatadon (aspekton), kvankam estas kelkaj esceptoj al tiu principo. Por indiki, kiamaniere HTML-dokumento estu prezentata (kolorojn, tiparojn, tekstograndecon k.s.), oni uzu stilfolian lingvon. Kunlabore kun HTML oni plej ofte uzas la lingvon CSS por proponi prezentostilon.
HTML ne estas nur por dokumentoj legataj perokule (surekrane aŭ surpapere). HTML-dokumenton oni povas legi ankaŭ per voĉlegilo aŭ per brajla legilo. HTML-paĝojn ofte legas ankaŭ indeksaj robotoj en la Interreto.
Versioj de HTML[redakti | redakti fonton]
Post versio 4.01 oni decidis refari HTML-on laŭ la reguloj de la nova ĝenerala marklingvo XML (anstataŭ SGML), kaj oni lanĉis en 2000 tiun novan varianton sub la nomo XHTML 1.0. Ne aperos plu SGML-aj versioj de HTML. En junio de 2011 HTML5 funkcias kvankam ne estas plene preta.
Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]